quinta-feira, 19 de novembro de 2009

Skribas_leksiko

Radikoj kiaj "arb" aŭ "skrib" apartenas al la leksiko, sed ne gramatikaj finaĵoj kiaj "-o" aŭ "-as", nek funkciaj vortoj kiel artikoloj, konjunkcioj, pronomoj kaj prepozicioj, nek vortoj kiaj "arbo", "skribas", "ĉerizarbo" aŭ "skribilo". Tiaj formas la vortaron aŭ vortotrezoron de la lingvo. Pri multaj lingvoj tiu distingo inter leksiko kaj vortotrezoro ne ekzistas, ekzemple ĉar ili havas nek vortan gramatikon (fleksion, aglutinecon) nek kunmetadon de vortoj. Alia kialo povas esti, ke la kunmetado de vortoj en iuj lingvoj estas ne libera, sed tiom forte konvencia, ke kunmetitaj vortoj havas la karakteron de radikoj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário